The Perl Toolchain Summit needs more sponsors. If your company depends on Perl, please support this very important event.
Dum la lastaj jaroj ILEI ricevis kaj plu ricevas informojn kaj
proponojn pri novaj kaj novtipaj ekzamenoj, kaj petojn aŭspicii
ilin. Tio estas rezulto de evoluanta praktiko de E-instruado inkluzive
de novaj instrumetodoj kaj lernteknologioj. Aliflanke la tradicia
sistemo de Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA ĉiam pli montras la
simptomojn de maljuniĝo kaj ekstempiĝo.  Por diri la veron, ĝi eĉ
neniam ekvivis plenspire en ĉiuj siaj segmentoj. El la tri niveloj nur
la elementa kaj meza estas aplikataj, la supera apenaŭ okazis iam
antaŭ longa tempo. La nove aprobita modelo de ekzameno de
instrukapablo de E-o1 rapide montriĝis mortnaskito. Neniu ĝis nun
sukcesis vivigi ĝin en la proponita formo. Ekster Esperantujo dume la
teorio kaj praktiko de lingvoinstruado disponigas novajn konceptojn
kaj atingojn.  Estas tasko de ILEI subteni ilian akceptadon, adaptadon
kaj aplikadon konforme al bezonoj de la E-komunumo.

La defioj de multlingveco en la disvastiĝanta EU kaj atingoj de 
lingvistiko, instrumetodoj kaj instruteknologioj skuis la E-didaktikon: kiel 
progresigi la instruadon kaj lernadon de E-o, kaj kion instrui al 
esperantistoj kaj per E-o pri informado kaj utiligado, pri kulturo kaj valoroj 
de E-o, pri interkultureco kaj rolo de E-o en la mondo de kultura kaj lingva 
diverseco? Tio vekas krean energion kaj organizpolitikajn ŝanceliĝojn en 
Esperantujo pri tio, kiel plej bone adaptiĝi al la ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj?